Pri la projekto      Turismaj eblecoj de Ukrainio      Proksima evento          Aliĝu        Kontaktu


Pri la projekto

La projekto ’Ekvidu Ukrainion!’ estas ĉeno da tendaroj por esperantistoj (veraj tendaroj, ĉar dum la renkontiĝoj nur tendoj estu uzataj por loĝado), kiuj ĉiufoje okazos en alia parto de Ukrainio. Ekzemple, maje la projekto estu apud rivero Suda Buh kaj septembre okazu ĉemara pied marŝo en Odesa regiono. Estas projekto por vi, se:

  • vi libere parolas en Esperanto aŭ volas lerni la lingvon kaj plibonigi nivelon;
  • vi volas vojaĝi tra nia lando kaj ripozi en amika etoso de esperantistoj;
  • vi ne timas noktumi en tendo en naturaj kondiĉoj kaj tiel ĝenerale pasigi 3 aŭ 4 tagojn;
  • al vi plaĉas piedaj aŭ biciklaj vojaĝoj;
  • vi ĉiam estas (aŭ provas esti) optimisto kaj eblaj malfacilaĵoj vin ne timigas.

Al komenco

Turismaj eblecoj de Ukrainio

  Loko Kio atingeblas tie  
 

Odeso

maro  
 

Kyjivo

Dnipro, arbaroj  
 

Ĥarkivo

riveroj, Ĵuravliova hidroparko, arbaro kaj lago apud Lubotyn  
 

Lviva regiono

Truskavecj  
 

Mykolaiv, Ĥmelnyckyj, Vinnycja

Suda Buh  
 

Ĉernihiv

Desna  
 

Ĵitomir

Teteriv  
 

Poltavo

Vorskla  
 

Aktova kanjono

Mertvovid, montetoj, Trikrata arbaro  
 

Sudaukrainsjk

Suda Buh  
 

Kobleve

Nigra Maro, arbaro  
 

urbeto Suda, Odesa regiono

Nigra Maro  
 

Ĥerson

Dnipro  
 

Zaporiĵĵja

Dnipro, i. Ĥortycja, eblas visiti najbaran urbon Dnipro  
 

Odesa regiono

arbaroj en:  
 

v. Daĉne

 
 

v. Severynivka

sankta akvafonto  
 

distrikto de Bilhorod-Dnistrovsjkyj

reservacio de avo Jevsej, Dnistra estuaro  
 

v. Lebedivka

apud Nigra Maro  
 

v. Trojicjke

sur insulo apud rivero Turunĉuk  
 

v. Kalynivka

arbara bordo de Tiligula estuaro  

Al komenco

Nia proksima evento

Datoj

5 de majo -- 7 de majo 2017

Loko

Sudaukrajinsjk

Kiel atingi

Listo de trajnoj (ruslingve)

Provizora programo

tendumado, pied-marŝoj, biciklado, pramŝipa navigado, lernado de la lingvo por komencantoj.

Komenco

la 5an de majo je 10-a horo matene en placo apud glor-memorialo (sur mapo griza triangulo)

por havantoj biciklojn fine okazos rajdo al Odeso

Organizanto rekomendas:

komenci preparadon tuj, se vi ne havas tendon, dorman sakon kaj kuŝtapiŝon;

alveturi al Sudaukrajinsjk antaŭ 1 tago por ne preterlasi unuajn programerojn kaj ne havi problemon, kiel trovi la tendaron.

Al komenco

Aliĝu al la projekto

 

Organizanto devas havi imagon pri kvanto da homoj kaj konsisto de estonta tendaro. Se vi partoprenos, bonvolu lasi la informon pri vi.

 

Al komenco

Kontaktu

Aŭtoro de la projekto kaj organizanto de ties eventoj Ihor Glagolevsjkyj

tourmaestro79@gmail.com

  fb.com/iglagol

  vk.com/iglagol

  iglagol

+38-063-737-83-67

Al komenco